3. Por laŭdi vin, Sinjoro

1
Por laŭdi vin, Sinjoro,
Kunvenu ĉiu hom'
Kun amo kaj adoro
En via sankta dom'.

2
Kantadas ni en ĥoro
Al vi, ĉiela Reĝ':
Kaj el humila koro
Sin levas nia preĝ'.

3
Ni dankoplene miras
Pri via bonfarad',
Kaj danki vin deziras
Dum tuta la vivad'.

4
Ni dankas vin kun ĝojo
Pro via sankta vort';
Gvidilo sur la vojo
Al vivo trans la mort'.

Text Information
First Line: Por laŭdi vin, Sinjoro
Author: C. G. Wilkinson
Language: Esperanto
Publication Date: 1966
Topic: Komenco de kunveno. (Beginning of Meeting.); Voko al adoro (Call to worship)
Notes: Suggested tune: St. Alphege
Tune Information
Name: ST. ALPHEGE



Media
More media are available on the tune authority page.

Suggestions or corrections? Contact us