56. Ĉar Dio, la Paŝtisto mia

1. Ĉar Dio, la Paŝtisto mia,
herbejojn verdajn donas,
min ripozigas en trankvilo;
nenion mi bezonas.

2. Li min anime kvietigas,
defendas en danĝero,
kondukas min pro sia nomo
laŭ vojo de la vero.

3. Eĉ kiam tra malluma valo
de morto mi promenos,
ne timos mi, ĉar vi kunestas,
bastone min subtenos.

4. Por mi eĉ antaŭ malamikoj
vi tablon plena faras;
la kapon ŝmiras per oleo,
kaj vinon vi ne ŝparas.

5. La Di-favoro min sekvados
dum ĉiu vivo-horo,
kaj poreterne mi loĝados
la domon de l' Sinjoro.

Text Information
First Line: Ĉar Dio, la Paŝtisto mia
Title: Ĉar Dio, la Paŝtisto mia
Author: Clarence Bicknell
Language: Esperanto
Scripture:
Source: Himnaro Esperanta, 5th ed., #109
Tune Information
Name: WILTSHIRE
Composer: George Thomas Smart



Media
MIDI file: Wiltshire
More media are available on the tune authority page.

Suggestions or corrections? Contact us