Text: | Ĉeestu, fiduloj, ĝoje triumfantaj |
Editor: | Kloster Kirchberg |
Tune: | ADESTE FIDELES |
1. Ĉeestu, fiduloj, ĝoje triumfantaj,
Ho venu, ho venu al Betleĥem'.
Vidu naskitan reĝon de l' anĝeloj.
Alkuru, ni adoru, alkuru, ni adoru,
Alkuru, ni adoru la reĝon de glor'.
2. Li, Dio el Dio, Lumo el la Lumo,
Kaj tamen naskita el virgulin'.
Jen Dio vera, Die generita!
Alkuru, ni adoru, alkuru, ni adoru,
Alkuru, ni adoru la reĝon de glor'.
3. Vi, aroj anĝelaj, ĥoroj de l' sanktuloj,
Jubile ekkantu, laŭdante Lin:
"Gloro al Dio en supera alto!"
Alkuru, ni adoru, alkuru, ni adoru,
Alkuru, ni adoru la reĝon de glor'.
4. Do ame ni danku al la Dia bebo,
Pro kies naskiĝo solenas ni.
Vorto eterna nun fariĝis karno.
Alkuru, ni adoru, alkuru, ni adoru,
Alkuru, ni adoru la reĝon de glor'.
Text Information | |
---|---|
First Line: | Ĉeestu, fiduloj, ĝoje triumfantaj |
Title: | Ĉeestu, fiduloj, ĝoje triumfantaj |
Editor: | Kloster Kirchberg |
Refrain First Line: | Alkuru, ni adoru, alkuru, ni adoru |
Tune Information | |
---|---|
Name: | ADESTE FIDELES |