Browse Texts

Status message

This is an alphabetical list of all the texts on Hymnary.org. We maintain a list of the most popular texts. You can also browse texts by Scripture reference, by lectionary week, by topic, or by element of worship.
In:texts

Planning worship? Check out our sister site, ZeteoSearch.org, for 20+ additional resources related to your search.
Showing 1 - 10 of 187Results Per Page: 102050
TextAudio

Ĉe arktaj neĝo-montoj

Author: Reginald Heber; Agnes Burton Deans Appears in 4 hymnals Lyrics: 1. Ĉe arktaj neĝo-montoj, hom-plena orient', Afrikaj sunaj fontoj, proksima okcident'; ĉe valo kaj kamparo, rivero kaj arbar', nin vokas gefrataro en ĉenoj de erar'. 2. Nin ravas birda sono, allogas ĉiu flor', troviĝas ja malbono nur en la homa kor': kaj vane riceviĝas de l' homo ĉiu bon'; li blinde genuiĝas al ligno kaj al ŝton'. 3. Ĉiele lum-benitaj, ĉu rifuzadu ni al homoj nesavitaj la scion pri l' Mesi'? "Vin savis Krista amo, akceptu lin en ver'!" sonadu la proklamo en ĉiu land' sur ter'. 4. Ruliĝu, mara ondo, kaj ventoj, blovu vi, ke venku tra la mondo la Krist-evangeli'. Ĝis laŭ fervora preĝo revenos Krist' al ni, Savinto, Dio, Reĝo — kaj ĉie regos li. Topics: Missionary Labor Scripture: Mark 16:15 Used With Tune: AURELIA Text Sources: Himnaro Esperanta, 5th ed., #195
TextAudio

Ĉe l' glora Dia tron'

Author: J. Chandler; Ad. Ŝefer Appears in 2 hymnals Lyrics: 1. Ĉe l' glora Dia tron', kun dolĉa harp-ludad', aŭdiĝas ĝoja son' de anĝelar-kantad': Haleluja! En laŭta kri' al alta Di': Haleluja! 2. Nun en la ĝoj-kantar' kuniĝu ankaŭ ni, ĉar de la infanar' akceptas laŭdon li. Haleluja! Jes, tie ĉi himnadu ni: Haleluja! 3. Instruu nin, Sinjor'; kompate helpu nin, ke ĉiu juna kor' en vero amu vin: Haleluja! Kantados ni per danka kri': Haleluja! 4. Aŭdiĝu via vort' de ĉiu sur la ter'; per ĝia sankta fort' foriĝu la mizer'; Haleluja! Kaj pli kaj pli laŭd-kantos ni: Haleluja! Topics: Youth Used With Tune: CHILDREN'S VOICES
TextAudio

Ĉe l' Kristofesto ĝojas ni

Author: Ellen Gregory Appears in 4 hymnals First Line: Ĉe l' Kristofesto ĝojas ni pri Kristo, infaneto Lyrics: 1. Ĉe l' Kristofesto ĝojas ni pri Kristo, infaneto. En Betlehem' naskiĝis li, kaj kuŝis en trogeto. Ŝafistoj apud Betlehem' anĝelajn voĉojn aŭdis; Do ili venis vidi lin, kaj ĝoje Dion laŭdis. 2. Al Betlehem', serĉante lin, la Saĝaj Viroj iris; Ĉar bela brila stelo pri Jesuo antaŭdiris. En domo ili trovis lin, kaj tie, adorante, Sin klinis teren antaŭ li, donacojn prezentante. 3. Al Dio laŭdu ankaŭ ni, ĉar Jesu-Kristo venis; Fariĝis viro sur la ter', kaj al la homoj benis. Ĉiela Reĝo estas li, do venu, adorante! Kun amo ni servadu lin fidele kaj konstante. Topics: Christmas Scripture: Luke 2:16 Used With Tune: GOLDEN SHEAVES Text Sources: Adoru Kantante #50 (= Himnaro Esperanta # 41, ADORU #260)
TextAudio

Ĉe l' kruco de Jesuo

Author: Elizabeth Cecelia Douglas Clephane; Leonard Ivor Gentle Appears in 1 hymnal Lyrics: 1. Ĉe l' kruco de Jesuo! Volonte starus mi, La signo de espero ĝi En homa histori'; Hejmloko dum la viv-marŝad' Survoje al Cion', Ŝirmejo por la pilgrimant', Kun graco kaj pardon'. 2. Ho kara rifuĝejo, Benita sen kompar', Justeco kaj ĉiela am' Kuniĝas por homar'; Kaj kie Jakob sonĝis pri Anĝeloj kaj ŝtupar', Mi vidis ĉe l' levita kruc' La savon el erar'. 3. Sur la kruela kruco, Enmense vidas mi La suferantan Kriston, Por mi ja mortis li; Kaj mia koro, en dolor', Du verojn konas ĝi: “Ĉe la Savanto, Dia am', Kaj neindec' en mi.” 4. La ombron de la kruco Mi tenu en memor', Sed helon de l' venkinta Krist' Mi havu en la kor'; For! mondplezuro kaj prosper', Portempa mem-estim'. Riĉeco mia kaj fier' — La Dia am-esprim'. Topics: The Cross Used With Tune: ST. CHRISTOPHER Text Sources: Esperanta Himnaro 46
Audio

Ĉe l' riveroj babilonaj

Author: Ewald Bash; Adolf Burkhardt Appears in 1 hymnal Scripture: Psalm 137:1 Used With Tune: KAS DZIEDAJA Text Sources: TK 48
TextAudio

Ĉe la kruco tenu min

Author: Fanny J. Crosby; Ros' Haruo Appears in 1 hymnal Refrain First Line: En la kruc', en la kruc' restu mia gloro Lyrics: 1. Ĉe la kruco tenu min, ho Jesuo! Via Sango sava fontas el monto Kalvaria. En la kruc', en la kruc' restu mia gloro Ĝis ripozon trovos mi sur la transa bordo. 2. Ĉe la kruco tremis mi. Tiam la amego Maten-stela kovris min per kompata tego. En la kruc', en la kruc' restu mia gloro Ĝis ripozon trovos mi sur la transa bordo. 3. Ĉe la kruco! Ho Ŝafid', helpu ke ĝi estu Mia ĉiutaga gvid'! Super mi ĝi restu! En la kruc', en la kruc' restu mia gloro Ĝis ripozon trovos mi sur la transa bordo. 4. Ĉe la kruco restos mi, fidos kun espero, Ĝis la fina alhejmiĝ' transe de l' rivero. En la kruc', en la kruc' restu mia gloro Ĝis ripozon trovos mi sur la transa bordo. Topics: The Cross Used With Tune: NEAR THE CROSS
Text

Ĉe la river' de Babilono

Author: Kolomano Kalocsay Appears in 1 hymnal Lyrics: 1. Ĉe la river' de Babilono Ni sidis kaj amare ploris, Kiam ni tie pri Ciono Kun afliktita kor' memoris. 2. Sur la branĉaron de salikoj La harpojn tie ni pendigis, Ĉar la kaptintoj-malamikoj Por kantsonoro nin instigis. 3. Ni kantu gaje — tion volis De ni la krudaj turmentantoj. „ Nu, kantu do — ili parolis — Por ni el la Cionaj kantoj! ” 4. Silentis branĉe harpo penda, Silentis gorĝe kantsonoro. Kiel ja en la lando fremda Ni kantus kantojn de l' Sinjoro? 5. Ho, se pri vi, Jerusalemo, Forgesus mi en la lontano, Min, pro la peka forgesemo, Forgesu mia dekstra mano! 6. Gluiĝu lango al gingivo, Se iam pri vi mi forgesos, Kaj se vin fonto de la vivo Kaj ĝojo mi rigardi ĉesos! 7. Sinjor', memoru pri l' misago De Edom! Kriis ties gento En la Jerusalema tago: „ Detruu ĝin ĝis fundamento! ” 8. Kaj vi, filin' de Babilono Kiun pereo nepra plagos, Benata, kiu pro l' malbono Al ni pagata, al vi pagos! 9. Benata estu, kiu metos Sur vin revenĝe siajn manojn, Kaj kaptos kaj frakase ĵetos Al roko viajn suĉinfanojn! Scripture: Psalm 137:1 Used With Tune: BEGINNINGS Text Sources: Tutmonda sonoro, vol. I, p. 55
Text

Ce Mekusapeyvte

Appears in 1 hymnal Lyrics: Ce Mekusapeyvte Momusen tem vwahes; Cen herketvn pu'wahlvs; Mohmet 'sepu 'wahecvs. Topics: Adoration and Praise; Service Music Doxlology Used With Tune: [Ce Mekusapeyvte] Text Sources: Musckokee Hymns, Hymn 179, stanza 1

Pages


Export as CSV