Author: Lloyd Stone; Georgia Harkness, ĉ.; Montagu Christie Butler Hymnal: TTT-Himnaro Cigneta #229 Hymnal Title: TTT-Himnaro Cigneta Lyrics: 1. Jen mia preĝo, Dio de l' nacioj,
Ke venu paco al la tuta ter';
Jen mia hejmo, lando de la koro.
Sanktejo mia, revo kaj esper'.
Sed same batas koroj alilande,
Kun samaj revoj, amo al liber'.
2. Kaj tie same verdas trifolio;
Ĉielo bluas kiel mara ond';
La sama suno lumas al pinarboj.
Kaj oceano brilas en respond'.
Ho Eternulo, aŭdu mian preĝon,
Kaj donu pacon al la tuta mond'.
3. Ĉiela Patro, venu via regno!
Tra l' tuta tero regu via leĝ'.
En unueco ĉiuj vin servadu,
Leviĝu Krist', la tuthomara Reĝ'!
Al vi mi donas min kun danka koro;
“Fariĝu via vol'!” — Jen mia preĝ'. Topics: Frateco Internacia (International Brotherhood) Languages: Esperanto
Jen mia preĝo, Dio de l' nacioj