Instance Results

In:instances
Text Identifier:"^de_val_kaj_fjordo$"

Planning worship? Check out our sister site, ZeteoSearch.org, for 20+ additional resources related to your search.
Showing 1 - 2 of 2Results Per Page: 102050
TextAudio

De val' kaj fjordo

Author: Magnus Brostrup Landstad (1802-80); Hans Amund Rosbach Hymnal: TTT-Himnaro Cigneta #85 Lyrics: 1. De val’ kaj fjordo eksonas „Glor’ al Di’”. De mont’ ĝis bordo hodiaŭ kantos ni. La sonorilo vokadas al ni, ĉar La Dia Filo naskiĝis al homar’! La sav’ al brilo el ĉiu pekofar’. 2. Kaj ĉiu homo nun iru sur la voj’ Al Dia domo, al la eterna ĝoj’! Ĉar nun ni festas Kristnaskon per ador’, Jesuo estas en la premita kor’, Kaj beno restas, dum ĉesas ĉiu plor’. 3. En la fojnujo ridetas Fil’ de Di’. Kun halelujo paŝtistoj tuj ĉe Li Genuas. Preĝo kaj mirho, dolĉ-odor’: Ofer’ de reĝo, alvenas ja eĉ or’. Pro sav’ el leĝo ĝojegu ĉiu kor’! 4. Ho, dankon, Dio, pro veno al kaban’! Pro pac’, pro ĉio, precipe pro l’ Infan’! Ho, Kristo, benu, kreiĝu lum’ al ni! Kun varmo venu, degelu kor-glaci’! Kaj ĉiu prenu la gracon nur per Vi! 5. Ekstere neĝo kaj frosto regas nun, Sed de la reĝo ĉiela nova sun’ De amo graca ekbrilas sur ĉiel’, Al homo laca ĝi estas luma cel’: Je fino paca Kristnasko en la hel’! Topics: Christmas Languages: Esperanto Tune Title: PAA GUD ALENE

Fra fjord og fjære

Hymnal: Adoru kantante #53 (1971) First Line: De val' kaj fjordo Languages: Esperanto Tune Title: Paa Gud alene

Export as CSV