1. Ĉe l' Kristofesto ĝojas ni pri Kristo, infaneto.
En Betlehem' naskiĝis li, kaj kuŝis en trogeto.
Ŝafistoj apud Betlehem' anĝelajn voĉojn aŭdis;
Do ili venis vidi lin, kaj ĝoje Dion laŭdis.
2. Al Betlehem', serĉante lin, la Saĝaj Viroj iris;
Ĉar bela brila stelo pri Jesuo antaŭdiris.
En domo ili trovis lin, kaj tie, adorante,
Sin klinis teren antaŭ li, donacojn prezentante.
3. Al Dio laŭdu ankaŭ ni, ĉar Jesu-Kristo venis;
Fariĝis viro sur la ter', kaj al la homoj benis.
Ĉiela Reĝo estas li, do venu, adorante!
Kun amo ni servadu lin fidele kaj konstante.
Display Title: Ĉe l' Kristofesto ĝojas niFirst Line: Ĉe l' Kristofesto ĝojas ni pri Kristo, infanetoTune Title: GOLDEN SHEAVESAuthor: Ellen GregoryScripture: Luke 2:16Subject: Christmas |Source: Adoru Kantante #50 (= Himnaro Esperanta # 41, ADORU #260)
Display Title: Ĉe l' Kristofesto ĝojas niFirst Line: Ĉe l' Kristofesto ĝojas ni pri Kristo, infanetoTune Title: BISHOPGARTHAuthor: Ellen GregoryScripture: Luke 2:16Subject: Christmas |Source: Adoru Kantante #50 (= Himnaro Esperanta # 41, ADORU #260)