La plej konata frua formo de ĉi tiu malnova germana karolo estas tipa speĉimeno de la ĝenro nomata "makaronio", t.e. teksto oscilanta inter du lingvoj (kutime latino kaj iu nacilingvo). Laŭ onidiro, antaŭ pli ol 200 jaroj, moraviaj misiistoj en Pensilvanio aranĝis Kristnaskan feston (por indiĝenoj kaj enmigrintoj), kie oni ĥore kantis "In dulci jubilo'" kun la nelatina parto en 17 eŭropaj kaj amerikaj lingvoj samtempe. Nun al la nacilingva parto eblas aldoni sennacian lingvon, ĉar en ĉi tiu versio la latino (reliterumite por Esperantaj kantantoj) restas latina kaj la cetero fariĝas Esperanta . . . kaj Esperanta glosaro (en kiu la latino portas sian normalan ortografion) dekstreflankas la tuton.
In dulci jubilo : En dolĉa jubilado
in praesepio : en la staltrogo
matris in gremio : en la patrina sino
Alpha es et O : Vi estas la Alfa kaj la O(mega)
O Jesu parvule : Ho Jesuo, etulo
O puer optime : Ho plej bona knabo
O princeps gloriae : Ho princo de gloro
Trahe me post te : Tiru min post vi
O Patris caritas : Ho amo de la Patro
O Nati lenitas : Ho mildo de la Naskito
nostra crimina : niaj krimoj
cœlorum gaudia : la ĝojoj de la ĉielo
Ubi sunt gaudia : Kie estas la ĝojoj
nova cantica : novajn kantojn
in Regis curia : en la kortego de la Reĝo
Rim.: En la 19a jc., John Mason Neale kreis tute anglan tekston por tiu ĉi karolo, sub la titolo Good Christian men, rejoice (nun ofte, anglo-riisme, Good Christian friends, rejoice) kun iomete modifita melodio (MIDI TCH). Anglalingvanoj, ekaŭdante la arion, ofte ekpensas pri tiu teksto, ne konante la pli fruan (kaj, laŭ mi, pli kantindan) makaroniaĵon.