1. Kiam David' en granda malĝojo,
Eĉ de amikoj moke spitata,
En sia koro plendis amare,
Preĝi komencis li al la Eternul':
2. Dio Sinjoro, turnu, mi petas,
Viajn okulojn al Via sklavo.
Ne plu min lasu en la mizero,
Ĉar la animon mian konsumas plor'.
3. Ho, se mi havus, kiel kolombo,
Viglajn flugilojn, mi jam forflugus!
Se Li permesus, mi jam delonge
Estus fuĝinta foren al dezertej'!
4. Mia animo kaj miaj pensoj !
Fidu konstante nur vian Dion,
Ĉar Li aŭskultos viajn petegojn,
Viajn premantajn ŝarĝojn Li prenos for.
Source: TTT-Himnaro Cigneta #262