13. Al la Patro Dia

1. Al la Patro Dia venu koro nia.
Preĝu kun humilo al li;
laŭdu lin kaj gloru, servu kaj adoru —
montris li kompaton por ni.
Ĉiam pli tie ĉi
sonu danko nia al la Patro Dia!

2. Nun al la Savanto per feliĉa kanto
danku ni sincere el kor':
donis li liberon, lumon kaj esperon,
malgajecon pelis li for.
Do kun ĝojo sur la vojo
levu ni la kanton, laŭdu la Savanton!

3. Sankta Dispirito! Venu laŭ invito,
en la koro loĝu ĉe ni.
Restu tie ĉiam, lasu nin neniam,
ke ni daŭre plaĉu al vi.
Helpu nin glori vin;
Venu laŭ invito, Sankta Dispirito!

Text Information
First Line: Al la Patro Dia venu koro nia
Title: Al la Patro Dia
English Title: God is in His temple
Translator: Montagu Christie Butler
Author: William T. Matson
Language: Esperanto
Topic: Trinity
Source: Himnaro Esperanta, 5th ed., #21
Tune Information
Name: ARNSBERG
Composer: Joachim Neander (1680)



Media
MIDI file: Arnsberg
More media are available on the tune authority page.

Suggestions or corrections? Contact us