Text: | DIO, LAŬ KIES VORT'. |
Author: | J. Marriott |
Translator: | A. J. B. Ashley |
1. Dio, laŭ kies Vort'
Flugis de via fort'
Ĥaosmallum',
Kie la benradi'
De la Evangeli'
Mankas al fil' de Vi,
Estu la lum'.
2. Portis Vi, glora Fil',
Sur la savadflugil'
Sanon kun lum':
Al la spiritblindul'
Kaj al la pekemul'
Ĉesu de pek' la brul':
Estu la lum'.
3. Dio de l'Am' kaj Ver',
Iĝu en ĉiu sfer'
Vivoplenum' ;
Movu kun graclumil'
Tra la pekujoj mil,
Ĉie per ĝia bril'
Estu la lum'.
4. Glora kaj sankta Tri',
Saĝa, povega Di',
Ĉiel la Sum',
Donu ke, kiel mar'
Ondas sen ia bar',
Onde tra l'naciar'
Estu la lum'.
Amen
Text Information | |
---|---|
First Line: | Dio, laŭ kies Vort' |
Title: | DIO, LAŬ KIES VORT'. |
Author: | J. Marriott |
Translator: | A. J. B. Ashley |
Language: | Esperanto |
Publication Date: | 1923 |
Source: | Himnoj, A. kaj M., 360 |
Notes: | This is a translation of "Thou, whose almighty Word". MOSCOW (TRIN.) (Giardini, 1769), i.e. ITALIAN HYMN or a variant thereof, and FIAT LUX (Dykes) are proposed as tunes. |