153. Grandaĵojn li faris!

1. Grandaĵojn li faris! Al Di' estu glor'!
Ĉar cedis pro amo al ni la Sinjor'
La Filon, kaj tiu sin donis, Ofer'
Por pekojn kompensi, por homa liber'.

Laŭdu lin! Laŭdu lin! Lin ekaŭdu, homar'!
Laŭdu lin! Laŭdu lin! Jen ameg' sen kompar'!
Ho, venu per Kristo, la Filo, al Di',
Kaj pro l' grandaj faroj glorkantu al li!

2. Perfekta redempto, perfekta rimed',
Promeso de Dio responde al kred'.
Plej fia pekulo, se kredos li nur,
Pardonon ricevos laŭ Dia mem-ĵur'.

Laŭdu lin! Laŭdu lin! Lin ekaŭdu, homar'!
Laŭdu lin! Laŭdu lin! Jen ameg' sen kompar'!
Ho, venu per Kristo, la Filo, al Di',
Kaj pro l' grandaj faroj glorkantu al li!

3. Ho grandaj faraĵoj, ho granda instru',
Kaj grande ni ĝojas en Kristo Jesu',
Sed multe pli grandos, pli altos la rav,
Ekvidi Jesuon, la fonton de l' sav'!

Laŭdu lin! Laŭdu lin! Lin ekaŭdu, homar'!
Laŭdu lin! Laŭdu lin! Jen ameg' sen kompar'!
Ho, venu per Kristo, la Filo, al Di',
Kaj pro l' grandaj faroj glorkantu al li!

Text Information
First Line: Grandaĵojn li faris! Al Di' estu glor'!
Title: Grandaĵojn li faris!
Author: Fanny J. Crosby (1875)
Translator: Ros' Haruo (1999)
Refrain First Line: Laŭdu lin! Laŭdu lin! Lin ekaŭdu, homar'!
Language: Esperanto
Topic: Praise to God
Tune Information
Name: TO GOD BE THE GLORY
Composer: William Howard Doane



Media
MIDI file: To God be the glory
More media are available on the tune authority page.

Suggestions or corrections? Contact us