Author: W. Kethe; W. M. Page Hymnal: Himn1966 #5 (1966) Lyrics: Al Dio nun kun ĝoja kri'
Alvenu ĉiu terloĝant',
Por servi lin en harmoni'
Kaj laŭdi per feliĉa kant'.
La Eternulo estas Di',
Li propramane kreis nin.
Ŝafaro lia estas ni,
Kaj ni kun fido sekvas lin.
Eniru ĝoje kun dankad'
En liajn pordojn ĉiu hom';
Kaj gloru, benu, kun laŭdad'
En lia kort' al lia nom'.
Li nin prizorgos ĝis la mort',
Eterna lia korfavor';
Firmege staras lia vort',
Kaj ĝi neniam pasos for. Topics: Dio: Laŭdo kaj danko (God: Praise and thanks) Languages: Esperanto
Al Dio nun kun ĝoja kri'