196. Ho vekiĝu, jen la voko

1. "Ho vekiĝu", jen la voko
De l' gardoj sur la tura roko,
"Vekiĝu do, Ciona gent'."
Noktomeza estas horo.
Jam trafas hela nin sonoro:
"Ek, virgulinoj kun prudent'!
Fianĉo venas, ho!
La lampojn prenu do.
Haleluja.
Pretiĝu al la nupto vi,
Renkonte iru nun al li."

2. Cion kanton tiun aŭdas,
Ĝojplene ŝia koro laŭdas,
Kaj ŝi leviĝas kun akcel'.
Venas de l' ĉiela sfero
L' amiko sava, reĝ' de l' vero:
Eklumas brile ŝia stel'.
"Nun venu, kara kron',
Jesu' de l' alta tron'!
Di', hosana.
Ni sekvos Vin por la solen',
Ĉeestos al la Di-festen'."

3. Gloron kantu ĉiu lango
El homa kaj anĝela rango,
La harpoj kaj cimbala son'.
Dek du perloj jen por la pordoj
De Cion; staras ni en l' ordoj
De l' anĝelar' ĉe Via tron'.
Ekvidis ne okul',
Ekaŭdis ne vivul'
Tian ĝojon.
Jubilu ni el funda sin'
Do "Haleluja" ĝis la fin'.

Text Information
First Line: Ho vekiĝu, jen la voko
Title: Ho vekiĝu, jen la voko
German Title: Wachet auf, ruft uns die Stimme
Author: Philipp Nicolai (1599)
Translator: Guido Holz (1986)
Language: Esperanto
Topic: Advento
Source: Ad 189
Tune Information
Name: WACHET AUF
Composer: Philipp Nicolai (1599)
Based on a tune by: Hans Sachs, ca. 1513



Media
MIDI file: Wachet auf
More media are available on the tune authority page.

Suggestions or corrections? Contact us