503. Vokas nin Jesu'

Vokas nin Jesu', ke lumadu ni
en anguloj niaj, same vi kaj mi;
Kiel kandeleto en la nokta hor',
bele, pure, klare, por lia glor'.
Brilu por Jesu', Li bezonas nin;
se la lumo velkas, li rimarkas ĝin.
Ĉiam li rigardas; tial brilu ni
en anguloj niaj, kaj vi kaj mi.
Brilu por Jesu' al la tuta ter',
Nigra pro mizero, peko, kaj sufer'.
Meze de mallumo brilu pli kaj pli
en anguloj niaj — kaj vi kaj mi.
Prilaboro de Magda CARLSSON
Traduko de Florence H. Hanbury
Fonto : EK 32

Vokas nin Jesu', ke lumadu ni
en anguloj niaj, ambaŭ vi kaj mi;
Kiel kandeleto en la nokta hor',
bele, pure, klare, por lia glor'.
Brilu por Jesu', nin bezonas li.
Ĉiam li rigardas, tial brilu ni
Tre fidele ĉiam do en la angul'.
Velkan lumon vidas Savint-okul'.
Brilu por Jesu' al la tuta ter',
Nigra pro mizero, peko, kaj sufer'.
Meze de mallumo brilu pli kaj pli
en anguloj niaj — kaj vi kaj mi.

Text Information
First Line: Vokas nin Jesu'
Tune Information
(No tune information)



Suggestions or corrections? Contact us