Author: Tradicia Pola Karolo; Edith M. G. Reed; Leonard Ivor Gentle Hymnal: TTT-Himnaro Cigneta #48 Hymnal Title: TTT-Himnaro Cigneta Lyrics: 1. Bebo Dia,
Tamen nia,
En staltrogo kuŝas ĝi.
Dormas ĉio,
Sed sen scio,
Ke tutmonde regas li.
Jen noeloj
De anĝeloj,
Al homaro
Savdeklaro!
Pacon portas li al ni.
2. Paŝtistaro
Al ŝafaro
Gardis ĝis matena hor'.
Jen vizio,
Bena scio;
Inter homoj Difavor'.
Ni kun ĝojo
Sen alojo
Laŭdu kore
Kaj fervore,
Ĉar alvenis la Sinjor'. Topics: Advent Languages: Esperanto Tune Title: W ŻŁOBIE LEŻY
Bebo Dia, tamen nia