1. Ĉarma Krist-vesper'! Aŭdu: en l' aer' Sonas de l' anĝela ĥoro, Kiel en naskiĝa horo, La tutsama kant': „Venas la Savant'!”
2. Ĉarma Krist-vesper'! Jen al nia ter' Nun Jesuo Krist' alvenas, Nin per Sia paco benas, Kiel en ĉiel' Ĝuas ĝin anĝel'.
3. Ĉarma Krist-vesper'! Dion laŭdu per Brila, sankta flamo klara, Kiu el loĝej' homara Donas signon pri Nia fid' al Di'.
4. Ĉarma Krist-vesper'! En plej alta sfer' La anĝeloj Dion laŭdas, Ĉar la tuta tero aŭdas Pri la ĝoj' de Di' — Kantu ankaŭ ni!Source: TTT-Himnaro Cigneta #57
Advertisements