En reĝa stat' kunvenas
La glor' de Izrael',
Senato Apostola,
Ĉe l' trono de ĉiel' ;
Al Dio, Reĝ' de reĝoj,
Kun fort' de pura kor',
Altiĝas psalm' anĝela
Prudenta korador'.
Ornam' de l' mondo estas
Ĉi tiu fratular',—
La signo de l' justeco
Al tuta la homar',
Divole de eterne
Novgraca Ŝton' de Di'
Kun Krist' la Konstruanto
Glorŝton' de l'Eklezi'.
El Nazareto venas
La glora heroldar',
La krucmiliton ili
Proklamis al homar' ;
La nokt' al nokt' instruas,
Al tag' la lumradi',
Eĉ tiel iras ĉien
La bela vort' de Di'.
La jug' kaj ŝarĝ' faco;ak
Al ĉiu hom' la tem',
Ĝis lim' de l' mondo estas
Semata vivosem' ;
Burĝonis ter' kultura
Al glor' de l' granda Nom',
Produktis multajn fruktojn
La fid' je l' Dio-Hom'.
De l' Templo ili estas
La vera fundament',
Vivantaj bazoŝtonoj,
Liganta murcement' ;
La pordoj ili estas
De l' urbo de ĉiel',
La gentojn ili ligas
Al sankta Izrael'.
De antaŭ ili flugu
La malvereco for,
La fido ĉiam kresku
Sen tim' de l' fina hor' ;
Por ke, de nia ŝuldo
Liberaj per pardon',
Benite, ni estadu
En gloro de la tron'.
Amen.
Source: Himnaro (Unua Kolekto) #5