1. Feliĉe kuŝis la naŭdek naŭ
en la paco de l' ŝafej':
sed unu tamen vagadis for
sur la monta sovaĝej',
silento for de la ora pordo, for
de la zorgo de l' Paŝtista kor',
de la zorgo de l' Paŝtista kor'.
2. "Ĉu ne sufiĉas, ho Sinjor',
la naŭdek naŭ kun vi?"
"El mia ŝafaro unu nun
perdiĝis," respondis li:
"Sur la roka vojo kaj nuda ter'
Mi ĝin serĉos, kaj savos el mi|zer',
Mi ĝin serĉos, kaj savos el mizer'.
3. Sed la ŝafo ne sciis pri l' akvo-flu',
pri la nigra nokta voj';
nek pri la lon—ga serĉ-vagad'
ĝis venis la trovo-ĝoj'.
silento Sonis malforta senhelpa kri',
kaj en la dezerto ĝin aŭdis li,
kaj en la dezerto ĝin aŭdis li.
4. "De kie venis la ruĝa sang'
sur la kruta mont-dekliv'?"
"La bona paŝtisto donis ĝin
por savo de l' ŝafa viv':
Lin ŝiris dornoj kaj ŝtona ter',
sed li ne atentis pri danĝer',
sed li ne atentis pri danĝer'.
5. Kaj el la sova—ĝa montegar',
kaj el la rokaj valoj, kri'
leviĝis al la ĉiela pord':
"La perditon retrovis mi";
kaj eĥis responde anĝela ĥor'
la ĝojon de l' Paŝtista kor',
la ĝojon de l' Paŝtista kor'.
Amen.
Source: TTT-Himnaro Cigneta #139