Sen vortoj kantas la ĉiel'

Sen vortoj kantas la ĉiel'

Published in 1 hymnal

Representative Text

Sen vortoj kantas la ĉiel'.
Nenion aŭdas la orel',
Sed tra la mondo ĝia son'
Aŭdiĝas mense en admon':
"Por Dia gloro lia man'
Konstruis nin laŭ lia plan';
Lin tage laŭdas hela sun',
La steloj nokte, kaj la lun'."

Tagiĝe nia tera glob'
Mantelas sin per verda rob'.
La suno en brilanta or'
El baldakeno iras for;
Heroe, kun fianĉa ĝoj',
Kuradas laŭ ĉiela voj';
Penetras ĉien la radi',
Nenio kaŝas sin de ĝi.

Perfekta estas Dia vort',
Ĝojiga al la homa sort';
Ĝi saĝon donas al homar'
Anstataŭ vago kaj erar'.
Pli dezirinda, eĉ ol or',
La Diinstruo al la kor'.
Pli dolĉa ol mielo ĝi:
Klarega lumo antaŭ ni.

Source: Himnaro Esperanta, 5-a eld. #14

Text Information

First Line: Sen vortoj kantas la ĉiel'

Instances

Instances (1 - 1 of 1)
TextPage Scan

Himnaro Esperanta, 5-a eld. #14

Suggestions or corrections? Contact us