| Text: | Homoj kaj infanoj tra l' mondo |
| Author: | John J. Moment |
| Translator: | Ros' Haruo |
| Tune: | MAOZ TSUR |
Homoj kaj infanoj tra l' mondo dolĉe himnu al
La eterna Dio per laŭdaj voĉoj en aer'!
Kantu kun anĝeloj, suno, lun' kaj steloj:
Sankta, sankta, ĉia glor' al Dio ja!
Benu Lin maten', vesper', fenomenoj de l' veter' —
Ĉiel-arko signas pri Lia interlig' kun ni.
Kie reĝas Dio, Amo regas ĉion:
Sankta, sankta, ĉia glor' al Dio ja!
Ŝtorm', diluvo, muĝa mar', senripoza rif-ondar',
Maldormanta akvo-fal', kresto kaj krutega val',
Kantu Lian gloron, laŭdu la Sinjoron:
Sankta, sankta, ĉia glor' al Dio ja!
| Text Information | |
|---|---|
| First Line: | Homoj kaj infanoj tra l' mondo dolĉe himnu al |
| Title: | Homoj kaj infanoj tra l' mondo |
| English Title: | Men and children everywhere |
| Author: | John J. Moment |
| Translator: | Ros' Haruo (2001) |
| Refrain First Line: | Sankta, sankta, ĉia glor' al Dio ja! |
| Language: | Esperanto |
| Scripture: | |
| Topic: | Praise to God |
| Tune Information | |
|---|---|
| Name: | MAOZ TSUR |
| Source: | Old Ashkenazic Melody |
The original text, Maoz tsur y'shuati, is a Hanukkah hymn