223. Jen ĉiamviva Rozo

Jen ĉiamviva Rozo laŭ vorto de profet'
El la Jiŝaja ŝoso ekkreskis kun impet'.
Ĝi venis, hela Flor', en frida tempo vintra
Je noktomeza hor'.

Jesaja ĝin anoncis, la menciita Flor';
Maria ĝin responsis el patrin-ama kor'.
Ŝi naskis Rozon por klarigi Dian amon
Je noktomeza hor'.

Ĉi tiu milda Floro per sia dolĉ-arom'
Heligas per Digloro la vojon de la hom'.
Ja homo, tamen Di', ĝi ŝarĝojn malpezigas
Kaj homojn savas ĝi.

Text Information
First Line: Jen ĉiamviva Rozo
Translator: Ros' Haruo (1998)
Tune Information
Name: ES IST EIN' ROS'



Media
More media are available on the tune authority page.

Suggestions or corrections? Contact us
It looks like you are using an ad-blocker. Ad revenue helps keep us running. Please consider white-listing Hymnary.org or getting Hymnary Pro to eliminate ads entirely and help support Hymnary.org.