Go Ad-Free
If you regularly use Hymnary.org, you will definitely enjoy all the perks of a Hymnary Pro subscription. Plus, your subscription supports our mission in a big way!
| Text: | La ĉaro! La ĉaro veturas en brul' |
| Author: | H. H. Milman |
| Translator: | ROS' Haruo |
1. La ĉaro! La ĉaro veturas en brul',
Dum kolere descendas al ter' l' Eternul'.
Jen ĝi sin radirigas tra l' nuba medi',
Kaj Ĉielo sin klinas sub ŝarĝo de Di'!
2. La gloro! La gloro! Anĝela arme':
Miĥaelon ĝi sekvas en arda obe',
Kun sanktuloj, martiroj en kongregaci'
Kaj la palm-kronitaro de la eklezi'.
3. Trumpeto! Trumpeto! Jam aŭdis Infer':
Jen sin movas loĝantoj de l' tomboj de l' ter'—
Nun el nordo, el sud', el la grund', el la mar'
Venas generacioj de l' tuta homar'!
| Text Information | |
|---|---|
| First Line: | La ĉaro! La ĉaro veturas en brul' |
| Original Language: | English |
| Author: | H. H. Milman |
| Translator: | ROS' Haruo |
| Language: | Esperanto |