Author: Anonima; Ros' Haruo, ca. 1992 Appears in 1 hymnal Refrain First Line: Noel', Noel', Noel'! Kantadu ni sen fin' Lyrics: 1. Hodiaŭ, jen naskiĝis infano de renom',
Plej inda je la sceptro, la sceptro kaj la tron':
Noel', Noel', Noel'! Kantadu ni sen fin',
Ĉar jen la Reĝ' de ĉiuj reĝoj nun alvenis nin!
2. Anoncon pri la naskiĝo ekaŭdis paŝtistar’ :
Anoncis ĝin anĝelo kun malkaŝega klar’:
Noel', Noel', Noel'! Kantadu ni sen fin',
Ĉar jen la Reĝ' de ĉiuj reĝoj nun alvenis nin!
3. Al ili li parolis, dirante, "For la tim'!
Ĝojegu vi, ŝafistoj, jen beno preter lim'!
Noel', Noel', Noel'! Kantadu ni sen fin',
Ĉar jen la Reĝ' de ĉiuj reĝoj nun alvenis nin!
4. "Ĉar jen al vi mi portas novaĵon de feliĉ':
Gajegu ĉiuj homoj pro Krista la naskiĝ':
Noel', Noel', Noel'! Kantadu ni sen fin',
Ĉar jen la Reĝ' de ĉiuj reĝoj nun alvenis nin!
5. Kaj tiam jen aperis ĉeflanke de la anĝel'
Armeo da briluloj senditaj el Ĉiel',
Noel', Noel', Noel'! Kantadu ni sen fin',
Ĉar jen la Reĝ' de ĉiuj reĝoj nun alvenis nin!
6. Laŭdantaj la Sinjoron, la Reĝon de Ĉiel':
"Al Dio ĉian gloron!" sonegis kanta ŝvel':
Noel', Noel', Noel'! Kantadu ni sen fin',
Ĉar jen la Reĝ' de ĉiuj reĝoj nun alvenis nin!
7. Kaj laŭ anĝela dir', la ŝafistoj trovis tuj
Marian kaj la beban Jesuon en manĝuj'!
Noel', Noel', Noel'! Kantadu ni sen fin',
Ĉar jen la Reĝ' de ĉiuj reĝoj nun alvenis nin! Topics: Christmas Scripture: Luke 2:11 Used With Tune: A CHILD THIS DAY Text Sources: First publication, Sandys, 1833 (21 stanzas!)
Hodiaŭ, jen naskiĝis infano de renom'