
Author: C. G. Wilkinson Appears in 2 hymnals Lyrics: 1
Por laŭdi vin, Sinjoro,
Kunvenu ĉiu hom'
Kun amo kaj adoro
En via sankta dom'.
2
Kantadas ni en ĥoro
Al vi, ĉiela Reĝ':
Kaj el humila koro
Sin levas nia preĝ'.
3
Ni dankoplene miras
Pri via bonfarad',
Kaj danki vin deziras
Dum tuta la vivad'.
4
Ni dankas vin kun ĝojo
Pro via sankta vort';
Gvidilo sur la vojo
Al vivo trans la mort'. Topics: Komenco de kunveno. (Beginning of Meeting.); Voko al adoro (Call to worship) Used With Tune: ST. ALPHEGE
Por laŭdi vin, Sinjoro