Author: W. Pennefather; M. C. Butler Hymnal: Himnaro Esperanta, 5-a eld. #2 (1966) Lyrics: Ho jesuo, staru
Meze inter ni,
Kaj dum la kunveno
Apudrestu vi.
Regu la Spirito
Nun en ĉiu kor',
Pelu ĉian timon
Kaj ĉagrenon for.
Ni kun freŝa fido
Iru sur la voj';
Tagon atendante
De eterna ĝoj'. Topics: Komenco de kunveno. (Beginning of Meeting.); Voko al adoro (Call to worship) Languages: Esperanto
Ho Jesuo, staru