Go Ad-Free
If you regularly use Hymnary.org, you will definitely enjoy all the perks of a Hymnary Pro subscription. Plus, your subscription supports our mission in a big way!
| Text: | BAPTO-KANTO uzata en baptista komunumo |
| Author: | Leland Bryant Ross |
| Tune: | BUNESSAN |
P 1 Akve mi baptos vin laŭ la moro,
kiel Jesuon baptis Johan':
Signo de pento, kredodeklaro,
nasko-sigelo de la Kristan'.
K 2F Venu, kolombo, Dia Spirito,
brilu la akvo, tuŝu vi ĝin!
Ni el ĉielo aŭdu la voĉon:
«Jen mi vin amas, mia filin'!" 2M Venu, kolombo, Dia Spirito, tuŝu la akvon per via bril'! Ni el ĉielo aŭdu la voĉon: "Jen mi vin amas, ho mia fil'!" P: 3 Ĉu vi deziras sekvi Jesuon, Vivi laŭeble laŭ lia vort', Ami la homojn, porti la krucon, Morti, kaj vivi spite al mort'? B: 4 Jes, mi deziras sekvi Jesuon, klare lin montri en mia mond', enpraktikigi lian instruon, jesi lin per tut-viva respond'. P: (immerses B while singing v. 5) 5 Do en la nomo de nia Patro kaj en la nomo de la Diid', kaj nome de l' Spirito plej Sankta, mi nun vin baptas laŭ Dia gvid'. K 6 Ni vian bapton ĝoje atestas; Gloras ni Dion, unu en tri; Vian fratiĝon gaje ni festas: Vin bonvenigas la eklezi'!
| Text Information | |
|---|---|
| First Line: | Akve mi baptos vin laŭ la moro |
| Title: | BAPTO-KANTO uzata en baptista komunumo |
| Author: | Leland Bryant Ross (1997) |
| Language: | Esperanto |
| Publication Date: | 2001 |
| Notes: | Verses 1, 3 and 5 are sung by the person administering the baptism Verse 2F or 2M depending on gender, and verse 6, are sung by the congregation Verse 4 is sung by the person being baptized |
| Tune Information | |
|---|---|
| Name: | BUNESSAN |