6. Gloron al la Dia Patro

Gloron al la Dia Patro,
Al la Filo donu ni,
Kaj al Sankta la Spirito;
Tri personoj, unu Di',
||: Gloron, gloron. :||
Per senfina laud-ari'.

Gloru lin, ĉar nin li amis,
Purigadis de malbon';
Per la propra sang' aĉetis,
Kronos per ĉiela kron'.
Gloron, gloron,
Al la sankta oferdon'.

Estro li de l' anĝelaro,
Kapo de la eklezi',
Reĝo de la naciaro,
De ĉiel' kaj tero Di'.
Gloron, gloron,
Ĝojakore kantu ni.

Gloron, benon, kaj laŭdadon
Himnas ka anĝela ĥor';
Honorado kaj potenco
Estu liaj kun ador':
Gloron, gloron,
Ricevadu la Sinjor'.

Text Information
First Line: Gloron al la Dia Patro
Author: H. Bonar
Translator: M. C. Butler
Language: Esperanto
Publication Date: 1966
Topic: Dio (God): Laŭdo kaj danko (Praise and thanks)
Tune Information
(No tune information)



Media
More media are available on the text authority page.

Suggestions or corrections? Contact us