102. Dolĉe kaj ame Jesuo alvokas

1. Dolĉe kaj ame Jesuo alvokas,
vokas al vi kaj al mi;
ĉe la portal' Li atendas kaj serĉas,
serĉas por vi kaj por mi.

"Al mi, al mi; Venu, laculoj, al mi."
Dolĉe, fervore, Jesuo alvokas:
Venu, pekanto! al mi.

2. Kial ni restas dum Li dolĉe petas,
petas por vi, kaj por mi;
Kial ni ne lian amon atentas? —
Amon al vi kaj al mi.

3. Tempo rapidas, momentoj forpasas,
pasas de vi kaj de mi;
Ombroj kuniĝas, la morto alvenas,
venas al vi kaj al mi.

4. Ho! por la am', kiun baldaŭ Li donos,
donos al vi kaj al mi;
Malgraŭ la pekoj pardonon li havas,
havas por vi kaj por mi.

Text Information
First Line: Dolĉe kaj ame Jesuo alvokas
Title: Dolĉe kaj ame Jesuo alvokas
English Title: Softly and tenderly Jesus is calling
Author: Will Lamartine Thompson (1880)
Translator: David B. Richardson
Refrain First Line: "Al mi, al mi; Venu, laculoj, al mi."
Language: Esperanto
Topic: Invitation and Acceptance
Tune Information
Name: THOMPSON
Composer: Will Lamartine Thompson (1880)



Media
MIDI file: Thompson
More media are available on the tune authority page.

Suggestions or corrections? Contact us