| Text: | El la oriento venis saĝular' |
| Author: | Godfrey Thring |
| Translator: | Agnes B. Deans |
| Tune: | EVELYNS |
1. El la oriento venis saĝular'
Al la infaneto, Reĝo de l' homar'.
Ili vidis lumon nokte sur ĉiel':
Venis kondukataj de gvidanta stel'.
2. En humila hejmo ili trovis Lin,
Kaj kun adorado teren klinis sin.
Ho, mirinda lumo, kiu el ĉiel'
Ilin kondukadis: Dia gvida stel'!
3. Nur en fojna trogo kuŝis Vi, Sinjor';
Tamen super ĉio reĝas nun en glor'.
Sed ankoraŭ multaj vivas en malhel':
Ilin ankaŭ lumu Via gvida stel'.
4. Ĉiujn forvagantojn revenigu Vi;
Helpu perdiĝantojn Via lum-radi'.
Al la nesciantoj pri la vivo-cel'
Donu klaran lumon — brilu Via stel'.
5. Tra malluma nokto daŭre gvidu Vi
Per la sava lumo de l' evangeli'.
Voku ĉiun genton hejmen al ĉiel';
Ame kondukadu per gvidanta stel'.
| Text Information | |
|---|---|
| First Line: | El la oriento venis saĝular' |
| Title: | El la oriento venis saĝular' |
| English Title: | From the Eastern Mountains |
| Author: | Godfrey Thring (1873) |
| Translator: | Agnes B. Deans |
| Language: | Esperanto |
| Scripture: | |
| Topic: | Epiphany |
| Source: | HE 40 = Ad 267 |
| Tune Information | |
|---|---|
| Name: | EVELYNS |
| Notes: | In addition to EVELYNS and SUTTON VALENCE, "Himnaro Esperanta" suggests two tunes, PRINCETHORPE and KIRKBRADDON, which I do not have. |