Text: | En lando malproksime for |
Author: | Cecil Frances Alexander |
Translator: | Adela Ŝefer |
Tune: | WINDSOR |
Composer: | Christopher Tye |
1. En lando malproksime for,
sur verda monta pint',
krucume mortis la Sinjor',
de l' mondo la Savint'.
2. Ha! nedireble premis lin
doloroj kaj sufer'!
Li mortis, ĉar li amis nin
kaj ĉiun sur la ter'.
3. Por nia savo mortis li,
pardono al homar';
por ke ĉielon iru ni
tra ora portalar'.
4. Li sola povis doni sin
por helpi nin al bon';
li sola povas gvidi nin
al glora Dia tron'.
5. Ho, kare, kare amis li,
kaj elaĉetis nin!
Al lia sango fidu ni
kaj ĉiam amu lin.
Text Information | |
---|---|
First Line: | En lando malproksime for |
Title: | En lando malproksime for |
English Title: | There is a green hill far away |
Author: | Cecil Frances Alexander |
Translator: | Adela Ŝefer |
Scripture: | |
Topic: | Passion |
Source: | HE 55 |
Tune Information | |
---|---|
Name: | WINDSOR |
Composer: | Christopher Tye (1533) |