169. Ho Am', tenanta min konstante

1. Ho Am', tenanta min konstante!

Ripozon trovas mi en vi,

Ke mia vivo, redonate,
En ama ocean' tenate,
Kresku ĉiam pli.

2. Ho Lumo! Dum vivpilgrimado

Torĉeton mian prenu vi,

Ke sole via radiado
En suna helo de brilado
Lumo super mi.

3. Ho Ĉielo, beno en doloro!

La koron cedas mi al vi;

Vidiĝas ĉielarka gloro,
Feliĉa promesita horo
De matenradi'.

4. Ho Kruco, kara al memoro!

Ne preĝas mi eviti vin.

Se mortos ĉia monda gloro,
Elpolve ruĝa vivofloro
Kreskos jam sen fin'.

Text Information
First Line: Ho Am', tenanta min konstante
Title: Ho Am', tenanta min konstante
English Title: O Love That Wilt Not Let Me Go
Author: George Matheson (1882)
Translator: Frederick William Hipsley
Publication Date: 2009
Topic: God is Love
Source: HE 119 = AK 144
Language: Esperanto
Tune Information
Name: ST. MARGARET
Composer: Albert L. Peace (1884)
Source: HE 119 = AK 144



Media
MIDI file: St. Margaret
More media are available on the tune authority page.




Advertisements