204. Homoj de l' galilea land'

1. Homoj de l' galilea land',
kian vizion vidis vi
kiam sur via sankta ter'
paŝis glorinda la Mesi'?
L'Estro de vivo kaj de mort'
venis al vi kun sava vort'.

2. "Gloron ne vidis ni ĉe Li
Ŝajnis Li ja mirinda hom'!
Ĉarmis Li nin per Sia grac',
vokis al Si en Dia nom'.
Daŭre dum vivo ĝis la mort',
regis Lin elĉiela fort'."

3. Mia Savanto, Estro, Reĝ',
min anstataŭis en dolor'.
Kiel anĝeloj en ĉiel',
tiel mi kantas kun ador':
Savis Li min de pek' kaj mort',
vivo eterna mia sort'!

Text Information
First Line: Homoj de l' galilea land'
Title: Homoj de l' galilea land'
Original Language: Esperanto
Author: William J. Downes (1968)
Publication Date: 2009
Scripture: John 1:14
Topic: Jesus Christ
Source: Ad 434 (= AK 162)
Language: Esperanto
Tune Information
Name: ST. CATHERINE
Composer: Henri F. Hemy (1865)
Composer (attr. to), lines 5&6: James G. Wallon
Notes: According to Adoru, lines 5 and 6 were composed by James G. Wallon



Media
MIDI file: St. Catherine
More media are available on the tune authority page.




Advertisements