41. Aŭdu! forta voko sonas

1. Aŭdu! forta voko sonas:
Kristo proksimestas nun.
Foren ĵetu noktinkubojn
Vi infanoj de la sun'!

2. Ho vekiĝu pro l' admono!
Sklavo monda, levu vin:
Kristo, pekon forĉasante,
Sun' matena, montras sin!

3. Jen Savonto atendita
El ĉielo kun pardon',
Ni rapidu do kun pento
Al akcepto de la don'.

4. Estu beno, povo, gloro,
Al la patro, al la Fil',
Kun Spirito la eterna,
Dum jarmiloj post jarmil'.

Text Information
First Line: Aŭdu! forta voko sonas
Title: Aŭdu! forta voko sonas
Translator: Giles Leigh Browne
Author: Edward Caswall (1814-1878)
Publication Date: 2009
Tune Information
Name: ST. OSWALD
Composer: John Bacchus Dykes



Media
MIDI file: St. Oswald
More media are available on the tune authority page.




Advertisements