5. Akve mi baptos vin (Liturgia Dramkanto por Baptisma Bapta Diservo)

1. P
Akve mi baptos vin laŭ la moro,
kiel Jesuon baptis Johan':
Signo de pento, kredodeklaro,
nasko-sigelo de la Kristan'.

2. K
Venu, kolombo, Dia Spirito,
brilu la akvo, tuŝu vi ĝin!
Ni el ĉielo aŭdu la voĉon:
"Jen mi vin amas, mia filin'!"

Venu, kolombo, Dia Spirito,
tuŝu la akvon per via bril'!
Ni el ĉielo aŭdu la voĉon:
"Jen mi vin amas, ho mia fil'!"

3. P
Ĉu vi deziras sekvi Jesuon,
Vivi laŭeble laŭ lia vort',
Ami la homojn, porti la krucon,
Morti, kaj vivi spite al mort'?

4. B
Jes, mi deziras sekvi Jesuon,
klare lin montri en mia mond',
enpraktikigi lian instruon,
jesi lin per tut-viva respond'.

5. P
Do en la nomo de nia Patro
...[Dume Pastranto]
...baptas Baptaton.]
kaj en la nomo de la Diid',
kaj nome de l' Spirito plej Sankta,
mi nun vin baptas laŭ Dia gvid'.

6. K
Ni vian bapton ĝoje atestas;
Gloras ni Dion, unu en tri;
Vian fratiĝon gaje ni festas:
Vin bonvenigas la eklezi'!

Notes: P = Priest, i.e. baptizer; K = Congregation; B = Baptismal candidate
In verse two, the first version is used when the candidate is female, the second when the candidate is male.

Text Information
First Line: Akve mi baptas vin laŭ la moro
Title: Akve mi baptos vin (Liturgia Dramkanto por Baptisma Bapta Diservo)
Author: ROS' Haruo (1997)
Language: Esperanto
Topic: Baptism
Tune Information
Name: BUNESSAN
Composer: Anonymous
Source: ancient Gaelic melody



Media
MIDI file: Bunessan
More media are available on the tune authority page.

Suggestions or corrections? Contact us