9. Al Dio nun kun ĝoja kri'

1. Al Dio nun kun ĝoja kri'
Alvenu ĉiu terloĝant'
Por servi lin en harmoni'
Kaj laŭdi per feliĉa kant'.

2. La Eternulo estas Di',
Li propramane kreis nin.
Ŝafaro lia estas ni,
Kaj ni kun fido sekvas lin.

3. Eniru ĝoje kun dankad'
En liajn pordojn ĉiu hom';
Kaj gloru, benu, kun laŭdad'
En lia kort' al lia nom'.

4. Li nin prizorgos ĝis la mort',
Eterna lia korfavor';
Firmege staras lia vort',
Kaj ĝi neniam pasos for.

Text Information
First Line: Al Dio nun kun ĝoja kri'
Title: Al Dio nun kun ĝoja kri'
English Title: All people that on earth do dwell
Author: William Kethe (1560)
Translator: W. M. Page
Publication Date: 2009
Scripture: Psalm 100:1
Topic: Praise and Thanks to God
Source: Himnaro Esperanta, 5th ed., #5
Language: Esperanto
Tune Information
Name: OLD 100TH
Composer (attributed to): Loys Bourgeois
Source: Genevan Psalter, 1551



Media
MIDI file: Old 100th
More media are available on the tune authority page.




Advertisements