Author: M. L. Blaise Hymnal: Himnaro Esperanta, 5-a eld. #81 (1966) Lyrics: Mi amas la Sinjoron,
Ĉar mortis li por mi :
Do vivon kaj laboron
Dediĉas mi al li.
Minacas min Satano
Dum vivo sur la ter',
Sed fidas mi al Dio
Kun ĝojo kaj esper'.
Matene ĝis vespere
Li ĉiam gvidas min;
Mi sekvos lin surtere,
Kaj fine vidos lin
Ĉar poste en ĉielo
Vivados la anim',
Ĝojante en la helo
De amo ja sen lim'.
Sentime mi vagadas
Dum nuna pilgrimad',
Plenkore mi celadas
Al Dia mondregad'.
Mi amas la Sinjoron,
Ĉar mortis li por mi :
Do vivon kaj laboron
Dediĉas mi al li. Languages: Esperanto Tune Title: WOLVERCOTE
Mi amas la Sinjoron