1. Ĉe l' kruco de Jesuo!
Volonte starus mi,
La signo de espero ĝi
En homa histori';
Hejmloko dum la viv-marŝad'
Survoje al Cion',
Ŝirmejo por la pilgrimant',
Kun graco kaj pardon'.
2. Ho kara rifuĝejo,
Benita sen kompar',
Justeco kaj ĉiela am'
Kuniĝas por homar';
Kaj kie Jakob sonĝis pri
Anĝeloj kaj ŝtupar',
Mi vidis ĉe l' levita kruc'
La savon el erar'.
3. Sur la kruela kruco,
Enmense vidas mi
La suferantan Kriston,
Por mi ja mortis li;
Kaj mia koro, en dolor',
Du verojn konas ĝi:
“Ĉe la Savanto, Dia am',
Kaj neindec' en mi.”
4. La ombron de la kruco
Mi tenu en memor',
Sed helon de l' venkinta Krist'
Mi havu en la kor';
For! mondplezuro kaj prosper',
Portempa mem-estim'.
Riĉeco mia kaj fier' —
La Dia am-esprim'.
Source: TTT-Himnaro Cigneta #62