


1. Honor' kaj laŭd' al nia Di',
Ĉar patre kun potenco
Miraklojn ĉiam faris Li
Laŭ Sia providenco.
Profunde Li konsolas nin,
Ke al mizero venu fin'.
Al nia Di' honoro.
2. La anĝelaro dankas Vin,
Sinjor' de l' alt-ĉieloj.
Sur tero kaj en mara sin',
Tre fore inter steloj,
Laŭdegas ĉio Vin, kaj en
Konsento kantas ni, "Amen':
Al nia Di' honoro!"
3. La universon tenas Li
Konstante en la mano,
Kun malavara simpati'
Li pensas je l' homaro;
Eternan regnon fondis por
Fidantoj al la Di-favor'.
Al nia Di' honoro!
4. Kredantoj al la Dia Fil',
Mortinta por la mondo,
Lin danku pro anim-trankvil' —
De l' vero Li la Fonto!
Do, falsajn diojn moku vi,
La Eternulo estas Di'.
Al nia Di' honoro!
5. Ho, venu al la Dia dom'
Kun ĝojoplena koro!
Ĝojkantu ni al Lia nom'
En jubilanta ĥoro:
„Glorinda estas nia Di',
Mirinde faris Li por ni!"
Al nia Di' honoro!
Source: TTT-Himnaro Cigneta #209
First Line: | Honor' kaj laŭd' al nia Di', ĉar patre kun potenco |
Title: | Sei Lob und Her dem höchsten Gut |
Publication Date: | 1971 |
Copyright: | This text may still be under copyright because it was published in 1971. |