119a. En animsufero, meze de dolor' (versoj 6.5.6.5)

1. En animsufero,
Meze de dolor',
Dion kun espero
Fidu via kor'.

2. Vidas ĉiun ploron,
Ĉion scias Di';
Vian kordoloron
Sentas ankaŭ li.

3. Se en agonio
Ĝemas la anim',
Preĝu vi al Dio,
Fidu lin sen tim'

4. Ĉian kordoloron,
Kiun sentas vi —
Larmojn kaj angoron —
Foren viŝos li.

5. Kion ni suferas
Sur la tera voj',
Plene ja superos
Enĉiela ĝoj'.

6. Ho Savinto, donu
Amon nun al ni;
Per favoro kronu,
Tiru nin al vi.

Text Information
First Line: En animsufero, meze de dolor'
Title: En animsufero, meze de dolor' (versoj 6.5.6.5)
German (via English) Title: Wem in Leidenstagen
Author: Heinrich Siegmund Oswald (1826)
Translator (into English): Frances Elizabeth Cox (1841)
Translator: Montagu Christie Butler
Publication Date: 2009
Topic: Faith in Afflictions
Source: AK 184 (= HE 138, Ad 503)
Tune Information
Name: BEMERTON
Composer: Friedrich Filitz (1847)
Notes: "Himnaro Esperanta" also proposes the tune NORTH COATES, which I do not have



Media
MIDI file: Bemerton
More media are available on the tune authority page.




Advertisements