138. Faru laboron nune

1. Faru laboron nune jam en la vivmaten’;
Dum la roseroj brilas en la korĝarden’.
Tempo rapide pasas, ĉiam laboru vi.
Baldaŭ la nokto venos, kiam ĉesos ni.

2. Faru laboron ankaŭ en la tagmeza glor’.
Estu laboroplena ĉiu hela hor’
Arde la suno brilas, tamen fortigu vin.
Venos la rekompenco en la tagofin’.

3. Faru laboron same en la vespera hor’,
Kiam en okcidento lumo mortas for.
Dum en ĉielo velkas lasta la sunradi’ —
Dum vi ankoraŭ povas, laboradu vi.

Text Information
First Line: Faru laboron nune jam en la vivmaten’;
Title: Faru laboron nune
English Title: Work, for the night is coming
Author: Annie L. Walker-Coghill (1836-1907)
Translator: Agnes B. Deans
Language: Esperanto
Scripture:
Source: AK 200 » HE 160
Tune Information
Name: WORK SONG
Composer: Lowell Mason


Tune Information:

Mason called the tune DILIGENCE, and it is still so called in some hymnals, including Himnaro Esperanta.


Media
MIDI file: Work Song
More media are available on the tune authority page.

Suggestions or corrections? Contact us