141e. Filo plej hela de horo matena

1. Filo plej hela de horo matena,
Al ni aperu ĉe l' ruĝ-horizont';
Stel' orienta, heroldo tag-vena!
Gvidu al nia infana Savont'.

2. Sur la lulilo ros-gutoj briladas,
Kuŝas la Bebo en stal' de bovar';
Sed la dormanton anĝeloj gardadas,
Estron kaj Reĝon de l' tuta homar'.

3. Kio plej plaĉos al nia Savonto?
Spicoj Edomaj kaj luksa ofer'?
Perloj de l' maro, aŭ gemoj de l' monto,
Mirho arbara aŭ oro de l' ter'?

4. Vane ni celus per tia adoro
Gajni favoron de Li — Eternul' :
Li plej deziras la servon de l' koro,
Preĝon vidvinan kaj de malriĉul'.

5. Filo plej hela de horo matena,
Lumu al ni ĉe la ruĝ-horizont';
Stel' orienta, heroldo tag-vena!
Gvidu al nia infana Savont'.

Text Information
First Line: Filo plej hela de horo matena
Title: Filo plej hela de horo matena
English Title: Brightest and best of the sons of the morning
Author: Reginald Heber (1811)
Translator: Giles Leigh Browne
Topic: Epiphany; Christmas
Source: AK 57 (= HE 43, Ad 241
Tune Information
Name: WALLOG
Composer: H. Walford Davies (1923)



Media
MIDI file: Wallog

Suggestions or corrections? Contact us