| Text: | Hodiaŭ ĝoju ĉies kor' |
| Author: | Henry Williams Baker |
| Translator: | Montagu Christie Butler |
| Tune: | EIN' FESTE BURG |
| Composer: | Marteno Lutero (Martin Luther), ca. 1539 |
1. Hodiaŭ ĝoju ĉies kor', elsonu gaja kanto;
Laŭdata estu la Sinjor', de l' mondo la Savanto.
Montriĝas lia glor'
En ĉiu am-labor',
Li sola estas Di',
Kompatis li al ni;
Sanktuloj lin adoru.
2. Li el aflikto savis nin, aŭskultis nian krion;
Pri ĉio nur fidadu lin, kaj timos vi nenion.
Laŭtiĝu do la psalm'
De kora danka am',
Kaj kune kantu ni
En ĝoja laŭd' al li;
Konstante lin adoru.
3. Hodiaŭ ĝoju ĉies kor', elsonu gaja kanto;
Laŭdata estu la Sinjor', de l' mondo la Savanto.
Montriĝas lia glor'
En ĉiu am-labor',
Li sola estas Di',
Kompatis li al ni;
Sanktuloj lin adoru.
| Text Information | |
|---|---|
| First Line: | Hodiaŭ ĝoju ĉies kor', elsonu gaja kanto |
| Title: | Hodiaŭ ĝoju ĉies kor' |
| English Title: | Rejoice today with one accord |
| Author: | Henry Williams Baker |
| Translator: | Montagu Christie Butler |
| Language: | Esperanto |
| Scripture: | |
| Topic: | Joyfully praise God |
| Source: | AK 16 = HE 18 |
| Tune Information | |
|---|---|
| Name: | EIN' FESTE BURG |
| Composer: | Marteno Lutero (Martin Luther), ca. 1539 |