202b. Hom-animoj! Kial ŝafe

1. Hom-animoj! Kial ŝafe kuri disen pro ektim',
stulte vagi for de amo profundega kaj sen lim'?
Ĉu duone tiel dolĉe vokis iam ajn paŝtist',
kiel al piedoj Siaj vokaj nin Jesuo Krist'?

2. Tiel vasta kiel maro estas Dia pardonem';
kaj pli milda Lia justo ol la homa tolerem'.
La ĉielo akre sentas la malĝojon de la ter';
niajn malfortaĵojn juĝas kun kompata malsever'.

3. Amo Dia pli ampleksas, ol mezuras homa mens'.
Kaj mirinde amaj estas Dia koro, Dia pens'.
Pro la sango de Jesuo nin pardonas Dia grac'.
El sufero de la Kapo por la membroj venas pac'.

4. Do kun pento proksimiĝu, kaj neniam dubu plu,
sed akceptu plen-konfide sin-oferon de Jesu'.
Se ni amus Lin pli simple, se Lin fidus nia kor',
niaj vivoj sune brilus en la ĝojo de l' Sinjor'.

Text Information
First Line: Hom-animoj! Kial ŝafe kuri disen pro ektim'
Title: Hom-animoj! Kial ŝafe
English Title: Souls of men, why will ye scatter (There's a wideness in God's mercy)
Author: Frederick William Faber (1854)
Translator: Florence Harriet Hanbury
Topic: HE 71 = Ad 442
Tune Information
Name: IN BABILONE
Source: Dutch folk tune


Text Information:

"There's a wideness in God's mercy" is another arrangement of the text beginning with the third stanza as given here.


Media
MIDI file: In Babilone
More media are available on the tune authority page.

Suggestions or corrections? Contact us