Text: | Aŭdu! forta voko sonas |
Author: | Edward Caswall (1814-1878) |
Translator: | Giles Leigh Browne |
Tune: | LAUS DEO |
Composer: | Richard Redhead (1820-1901) |
1. Aŭdu! forta voko sonas:
Kristo proksimestas nun.
Foren ĵetu noktinkubojn
Vi infanoj de la sun'!
2. Ho vekiĝu pro l' admono!
Sklavo monda, levu vin:
Kristo, pekon forĉasante,
Sun' matena, montras sin!
3. Jen Savonto atendita
El ĉielo kun pardon',
Ni rapidu do kun pento
Al akcepto de la don'.
4. Estu beno, povo, gloro,
Al la patro, al la Fil',
Kun Spirito la eterna,
Dum jarmiloj post jarmil'.
Text Information | |
---|---|
First Line: | Aŭdu! forta voko sonas |
Title: | Aŭdu! forta voko sonas |
English Title: | Hark, a thrilling voice is sounding |
Translator: | Giles Leigh Browne |
Author: | Edward Caswall (1814-1878) |
Tune Information | |
---|---|
Name: | LAUS DEO |
Composer: | Richard Redhead (1820-1901) |