Go Ad-Free
If you regularly use Hymnary.org, you might benefit from eliminating ads. Consider buying a subscription.
Text: | Aŭdu! kantas anĝel-ĥor' |
Author: | Charles Wesley |
Translator: | William John Downes |
Tune: | MENDELSSOHN |
Arranger: | William H. Cummings |
Composer: | Felix Mendelssohn |
1. Aŭdu! kantas anĝel-ĥor':
"Nun naskiĝis la Sinjor'!
Pro kompat' pekulojn Di'
Repacigas nun kun Si!"
Homoj tra la tuta tero,
Resonigu tra l' etero
L' anĝel-kanton pri la ven'
De la Beb' en Betlehem'!
Aŭdu! kantas anĝel-ĥor':
"Nun naskiĝis la Sinjor'!"
2. Krist', eterne la Sinjor',
Adorata en la glor',
Je la horo de destin'
Ido de la Virgulin';
Karne vualita Li
Estas homiĝinta Di',
Inter ni kun sava cel'
Venis Li, Emanuel'.
Aŭdu! kantas anĝel-ĥor':
"Nun naskiĝis la Sinjor'!"
3. Li, ĉiela Princ' de Pac',
Li, la suno de justec'
Grace donas al l' anim'
Lumon, vivon, preter lim'.
Venis Li de Sia trono,
Ke ne devu morti homo,
Sed ke li naskiĝu por
Vivo en eterna glor'.
Aŭdu! kantas anĝel-ĥor':
"Nun naskiĝis la Sinjor'!"
Text Information | |
---|---|
First Line: | Aŭdu! kantas anĝel-ĥor' |
Title: | Aŭdu! kantas anĝel-ĥor' |
English Title: | Hark! the herald angels sing |
Author: | Charles Wesley (1738) |
Translator: | William John Downes |
Refrain First Line: | Aŭdu! kantas anĝel-ĥor' |
Language: | Esperanto |
Topic: | Christmas |
Source: | Adoru Kantante #42 |
Tune Information | |
---|---|
Name: | MENDELSSOHN |
Arranger: | William H. Cummings (1856) |
Composer: | Felix Mendelssohn (1840) |