| Text: | Beb' de Maria |
| Tune: | BUNESSAN |
1. Beb' de Maria en stala trogo —
Kreinto nia, Estro kaj Di'
Lin anĝelaro laŭdas ĉiele —
Nia pekaro restas sur li.
2. Ame li portis homan malforton;
Vivis kaj mortis sur nia ter'
Li, la Savinto de la homaro,
Forta venkinto kontraŭ infer'.
3. Jam profetita homa infano,
Surtronigita supre en glor'.
Estro reganta la universon —
Sed nin gardanta en sia kor'.
| Text Information | |
|---|---|
| First Line: | Beb' de Maria en stala trogo |
| Title: | Beb' de Maria |
| Language: | Esperanto |
| Topic: | Christmas |
| Tune Information | |
|---|---|
| Name: | BUNESSAN |