59c. Ĉe arktaj neĝo-montoj

1. Ĉe arktaj neĝo-montoj, hom-plena orient',
Afrikaj sunaj fontoj, proksima okcident';
ĉe valo kaj kamparo, rivero kaj arbar',
nin vokas gefrataro en ĉenoj de erar'.

2. Nin ravas birda sono, allogas ĉiu flor',
troviĝas ja malbono nur en la homa kor':
kaj vane riceviĝas de l' homo ĉiu bon';
li blinde genuiĝas al ligno kaj al ŝton'.

3. Ĉiele lum-benitaj, ĉu rifuzadu ni
al homoj nesavitaj la scion pri l' Mesi'?
"Vin savis Krista amo, akceptu lin en ver'!"
sonadu la proklamo en ĉiu land' sur ter'.

4. Ruliĝu, mara ondo, kaj ventoj, blovu vi,
ke venku tra la mondo la Krist-evangeli'.
Ĝis laŭ fervora preĝo revenos Krist' al ni,
Savinto, Dio, Reĝo — kaj ĉie regos li.

Text Information
First Line: Ĉe arktaj neĝo-montoj
Title: Ĉe arktaj neĝo-montoj
English Title: From Greenland's icy mountains
Translator: Agnes Burton Deans
Author: Reginald Heber (1819)
Scripture:
Topic: Missionary Labor
Source: Himnaro Esperanta, 5th ed., #195
Tune Information
Name: WEBB
Composer: George J. Webb



Media
MIDI file: Webb
More media are available on the tune authority page.

Suggestions or corrections? Contact us