1. Ĉe la kruco tenu min, ho Jesuo! Via
Sango sava fontas el monto Kalvaria.
En la kruc', en la kruc' restu mia gloro
Ĝis ripozon trovos mi sur la transa bordo.
2. Ĉe la kruco tremis mi. Tiam la amego
Maten-stela kovris min per kompata tego.
En la kruc', en la kruc' restu mia gloro
Ĝis ripozon trovos mi sur la transa bordo.
3. Ĉe la kruco! Ho Ŝafid', helpu ke ĝi estu
Mia ĉiutaga gvid'! Super mi ĝi restu!
En la kruc', en la kruc' restu mia gloro
Ĝis ripozon trovos mi sur la transa bordo.
4. Ĉe la kruco restos mi, fidos kun espero,
Ĝis la fina alhejmiĝ' transe de l' rivero.