74. Ĉion al Jesu' mi cedos

1. Ĉion al Jesu' mi cedos, ĉion donos mi al li;
Ĉiam mi lin ame fidos, tage vivos li en mi.
Ĉion cedas mi, (Ĉion cedas mi,) ĉion cedas mi, (ĉion cedas mi,)
Ĉion mi al vi, Savanto, ĉion cedas mi.

2. Ĉion nun al li ni cedu, ĉiam vivu ni por li;
La Spirito nin posedu: uzu nin, ho nia Di'.
Ĉion cedas mi, (Ĉion cedas mi,) ĉion cedas mi, (ĉion cedas mi,)
Ĉion mi al vi, Savanto, ĉion cedas mi.

3. Ĉion al Jesu' mi cedis, sanktan flamon sentas mi:
Ĝojon, kian mi ne kredis, mi ricevis, dank' al li.
Ĉion cedas mi, (Ĉion cedas mi,) ĉion cedas mi, (ĉion cedas mi,)
Ĉion mi al vi, Savanto, ĉion cedas mi.

Text Information
First Line: Ĉion al Jesu' mi cedos
Title: Ĉion al Jesu' mi cedos
English Title: All to Jesus I surrender
Author: Judson W. Van Deventer
Translator: David Featherstone
Publication Date: 2009
Topic: Surrender to Jesus
Source: TK 149 (= Ad 553)
Language: Esperanto
Refrain First Line: Ĉion cedas mi, (Ĉion cedas mi,) ĉion cedas mi, (ĉion cedas mi,)
Tune Information
Name: SURRENDER
Composer: Winfield S. Weeden


Text Information:

Translated for the jubilee Universal Congress of Esperanto, Warsaw, 1987.


Media
MIDI file: Surrender
More media are available on the tune authority page.




Advertisements